Ursula Haverbeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1928 (95-jaraĝa) en Winterscheid |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Werner Georg Haverbeck (1970–1999) |
Okupo | |
Okupo | verkisto aktivulo |
TTT | |
Retejo | http://ursula-haverbeck.info/ |
Ursula Hedwig Meta Haverbeck-Wetzel (n. la 8-an de novembro 1928) estas dekstre ekstremisma[1][2] germana verkistino vivanta en Vlotho, Nordrejn-Vestfalio.[3][4] Ekde 2004, ŝi plurfoje kondamniĝis pro neado de la holokaŭsto,[3][4][5][6][7] kio en Germanio estas krima ofendo.
Ŝia edzo estis Werner Georg Haverbeck, kiu dum la Tria Regno estis engaĝita ĉe la nacia estreco de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio, fondinto kaj estro en 1933 de la Germana Imperia Federacio de Nacio kaj Patrujo, kaj ankaŭ verkisto, historiisto, publikisto, folkloristo kaj ĉefpastro de La Komunumo de Kristanoj.[3] Ekde 1982 li estis ankaŭ scienca konsilisto de la komisiono de la Ekologie-Demokratia Partio (ÖDP) kaj partiano.
En novembro de 2015, je la aĝo de 87, ŝi estis kondamnita je dek monatoj ĉe prizono pro neado de la holokaŭsto.[8] Ekde la 7-a de majo 2018 ŝi plenumas sian plej lastan dujaran prizonan verdikton, post esti elprenita ĉe sia hejmo far la germana policaro.[9]