Vaison-la-Romaine (Franca lingvo: [vɛzɔ̃ la ʁɔmɛn]; okcitana lingvo: Vaison; esperanta lingvo Vezono Romia[1]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la nordo de la departemento Vaucluse, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur) ene de la regiona parko de Monto Ventoux (10 kilometrojn piede de la monto). Ĝi estas je 27 km de Orange kaj je 50 km de Avignon. .
Fine de 2022 en la komunumo vivis 5 920 loĝantoj.
En 1987 en la loĝloko okazis la 42-a kongreso de SAT-Amikaro, do de la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda, la unuiĝo de esperantistoj-laboristoj franclingvaj.