Valdeobispo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10672 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Óscar Alcón Granado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 610 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 5′ N, 6° 15′ U (mapo)40.0814851-6.2484612Koordinatoj: 40° 5′ N, 6° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 351 m [+] | ||
Areo | 42,1 km² (4 210 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Valdeobispo (Valo de la episkopo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 610 loĝantoj sur areo de 42,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas Valdeobispeños.
Valdeobispo estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 351 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42,1 km².
Agrikulturo kaj brutobredado.
Valdeobispo limas kun:
Demografia evoluo de Valdeobispo inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
816 | 809 | 800 | 786 | 775 | 773 | 770 |
Estas arkeologiaj restaĵoj de la ŝtonepoko. La teritorio sur kiu kuŝas Valdeobispo estis uzata kiel natura vojo, jam ekde la Neolitiko, de la popoloj kiuj tiam praktikis vagan brutobredadon, kio okazis ĝis fino de la 20a jarcento.
Dum la Romia Imperio oni konstruis ŝtonŝoseon kiu ankoraŭ ie konservas sian pavimon kaj en aliaj konservas la spurojn de la ĉarradoj. Oni konstruis diversajn romiajn vilaojn en la aktuala teritorio de Valdeobispo.
En la kruciĝo de la aktualaj teritorioj de Plasencia, Valdeobispo kaj Carcaboso, oni konstruis domaron ĉe la Vía de la Plata (kie precize en 2006 estis trovata milindikilo 101), vojo kiu konektis la urbojn de Mérida kaj Asturica (Astorga). Tiu loko utilis kiel tabernae (ripozejo kaj ĉevalŝanĝejo, ĉar de tie komencas suprena deklivego).
Valdeobispo havas la jenajn monumentojn:
En Valdeobispo oni celebras la jenajn festojn: