Valencia del Mombuey | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06134 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 713 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 14′ N, 7° 7′ U (mapo)38.2415941-7.1190339Koordinatoj: 38° 14′ N, 7° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 297 m [+] | ||
Areo | 75 km² (7 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Valencia del Mombuey estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.
La loĝantoj nomiĝas valencianos. La censita populacio en 2008 estis de 788 loĝantoj.
Valencia del Mombuey estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra Suroeste, je altitudo de 297 m; je 81 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 75 km². Valencia del Mombuey situas inter Oliva de la Frontera kaj Villanueva del Fresno, ĉe la landlimo kun Portugalio (Barrancos).
La plej proksimaj vilaĝoj estas Oliva de la Frontera je 20 km, Villanueva del Fresno je 16 km kaj Amaraleja (Portugalio) je nur 9 km.
Pri riveroj elstaras la rivero Ardila kiu trapasas la jurteritorion. En tiu zono estas ankaŭ la rojoj Godolid kaj Zaos.
Agrikulturo kaj brutobredado.
En la reloĝado de la areo eble partoprenis Templanoj kiuj estus alportinta la loknomon el Mombuey, el la Provinco Zamoro.
La loko estis aĉetita en 1402 de Gómez Suárez de Figueroa, kiu integrigis ĝin en la Senjorlandon de Feria. Dum la militoj kontraŭ Portugalio de la 14a jarcento la vilaĝo detruiĝis kaj senloĝiĝis ĝis ke nur unu loĝanto restis en la loko.
En 1641 kaj 1704 estis denove incendiita kaj setruita de portugaloj, kaj tiam estis konata kiel Valencita la Quemada (Valencieto la Bruligita).
Ĝis ties detruo en la 18a jarcento la setlejo lokis en alia loko je ĉirkaŭ 2 km de la aktuala, nomita Fuente del Higo (Fonto de la Figo). Aktuale konstituas etan setlejon ege rura, integrita kun la bela pejzaĝo ĉirkaŭe.