Velence | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2481 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 817 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 234 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 15′ N, 18° 39′ O (mapo)47.24176944444418.6479Koordinatoj: 47° 15′ N, 18° 39′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 33,37 km² (3 337 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Velence [+] | |||
Velence estas nova urbo kun titolo vinvilaĝo (sed ankaŭ populara banloko kaj feriejo, eĉ kuracbanloko) en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Gárdony.
Velence situas laŭ la (malnova) ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár, laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono, aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono estas ne tro for, laŭ orienta bordo de Velence (lago).
Ĉe la urbo estis vojo de romianoj. En 1583 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1690 kalvinana preĝejo konstruiĝis.
La lago estas pli proksime de Budapeŝto, ol Balatono. La randon de la akvo kovras delikata sablo, la profundo nur malrapide grandiĝas, tial ankaŭ por infanoj estas konvena. Vintre, sur ĝia glacio eblas fari vintrajn sportojn. La urbo havas havenojn por boatoj kaj por ekskursoŝipoj.
La komunumo ricevis la rangon urbo en 2004. Urboparto estas iama vilaĝo Agárd, kie kuracbanloko funkcias.
En Velence mortis: