Veliki Radinci, serbe Велики Радинци, hungare Radinc estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica. Veliki signifas: granda.
Veliki Radinci situas laŭ flankovojoj.
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Veliki Radinci 1617 homoj, (1562 serboj (97 %), 12 kroatoj, po 4 jugoslavianoj, ciganoj kaj hungaroj ankaŭ aliaj).