Venceslav Trnka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1739 en Tábor |
Morto | 12-an de majo 1791 (51-jaraĝa) en Peŝto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | kuracisto universitata instruisto komponisto |
Venceslav Trnka von Krzowitz (ĉeĥe Václav Trnka z Křovic, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj nomformo Trnka Vencel) estis ĉeĥa (poste hungarlandana) kuracisto, anatomo, patologo, profesoro.
Venceslav Trnka [1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1739 en Ĉeĥio en Tábor. Li mortis la 12-an de majo 1791 en Hungara reĝlando en Peŝto.
Venceslav Trnka komence studis en Universitato de Karolo, poste en universitato en Vieno, kie li akiris kuracistan diplomon en 1770. Li laboris jam en 1769 en hospitalo en Vieno. Post la doktoriĝo li estis nomumita profesoro en la ĵus fondita medicina fakultato de Reĝa Universitato de Nagyszombat, kiu estis tiam la unusola hungara universitato. Ekde 1785 li estis katedrestro, en la studjaroj 1775, 1776, 1780, 1785 dekano, en 1786 rektoro. kiu naskis 3 gefilojn. Menciindas, ke dum tiuj jaroj la universitato estis translokigita al Buda en 1777, fine al Pest en 1784.