Vicente Rojo Lluch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1894 en La Font de la Figuera |
Morto | 15-an de junio 1966 (71-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | San Justo Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | oficiro verkisto |
Vicente ROJO LLUCH [ROĥo JUĈ] (Fuente la Higuera, Provinco Valencio; 8-a de oktobro 1894 - Madrido, 14-a de oktobro 1966) estis hispana militisto, ĉefo de la Alta Stabanaro de la Popola Armeo de la Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito. Ĝi estis konata pro sia partopreno estre de la fortoj de la respublika flanko dum la milito en la defendo de Madrido, same kiel en la planado de operacoj por la Batalo de Ebro, (okupante jam la postenon de Generalo de la Alta Stabanaro), por tiu de Brunete, kaj fine por la Plano P pri atako en la areo de suda Ekstremaduro.[1] Kvankam li estis en la respublika flanko, li mem difinis sin kiel romkatolika.[2][3] Je la fino de la milito li estis ekzilita en diversaj landoj: Francio, Argentino kaj Bolivio. En 1957 li sukcesis reveni en Hispanio kaj estis juĝita pro "helpo al la ribelo" ( la frankisma juro ŝanĝis la akuzojn kaj konsideris "ribelantoj" la kontraŭribelantoj) kaj perdis sian militistan karieron. Li estis aŭtoro de diversaj libroj rilataj al la historia rakontaro de la Hispana Enlanda Milito, same kiel pri la socia etoso kiu ĉirkaŭis la konflikton. Dum sia vivo, antaŭ kaj post milito, li estis profesoro kaj publikigis diversajn librojn specializitajn pri diversaj fakoj de la militscienco.
Lia patro estis militisto en la Milito por la Sendependigo de Kubo, de kie revenis malsana. Fakte li mortis antaŭ la nasko de Vicente. Tiu, orfo je patro, orfiĝis ankaŭ je patrino estante 13jaraĝa, kaj li devis eniri en la militista kariero, pro familia neceso. Li studis en la Alkazaro de Toledo, kiu jarojn poste estos scenejo de unu el liaj militepizodoj. Li komencis miltkarieron en Barcelono, kie li devis fronti strikojn de la laborista movado, dum li loĝis kun sia pli aĝa frato, Fernando, kiu aktivulis en mala flanko, kiel laboristo.
Poste li petis sendadon al Hispana Maroko, kie la Rif-milito ebligis pli bonajn enspezajn kondiĉojn. Tie li partoprenis en militoperacoj, atingis la rangon de kapitano, ekkontaktis kun la movado de la militistaj juntoj, sed nekontenta kun la milita etoso, revenis en Katalunion, kaj poste iĝis profesoro en la alkazaro de Toledo, en kies posteno li restos dum unu jardeko. Tiam li forte kontribuis al la militscienco kaj kurioze iam disvolvigis kiel militekzerco kun lernantoj planon por trapasi la riveron Ebro, kio poste okazos reale dum la Batalo de Ebro. Poste li plenumis aliajn altajn postenojn kaj jam kiel komandanto ekkonis la sintenojn de la altaj oficiroj, tuj antaŭ la puĉo kiu rezultos en la enlanda milito.
Je la komenco de la milito, li partoprenis en la reorganizado de la Popola Armeo de la Respubliko dum li alterne intervenis ankaŭ en defendo de Madrido, atakita el la nordmadrida montaro kaj el Ekstremaduro. Ĝi estis konata pro sia partopreno en kurioza epizodo en la Alkazaro de Toledo, kie li iam estis profesoro. Tie li devis proponi kapitulacon al la ribelinta kolonelo José Moscardó, kvankam li sciis ke tiu ne akceptos. Li eniris en la Alkazaro, salutis iamajn kolegojn kaj revenis al Madrido informi la registaron.[4]
En oktobro 1936 li estis ascendita al leŭtenanta kolonelo kaj Ĉefo de la Alta Stabanaro de la Defendofortoj,[5] estritaj de la generalo Miaja, ĉefo de la Junto por Defendo de Madrido, kreita por defendi la ĉefurbon post la translokigo de la registaro de la Respubliko al Valencio. En tiu posteno li preparis efikan planon por protekti la urbon, kiu evitis ties tujan falon en manoj de la atakantoj. Ekde tiam, lia famo kiel organizanto pligrandiĝis. Lia tasko baziĝis sur la organizo de la milicoj kiuj povu montri fortan fronton kontraŭ la la antaŭneiro de la frankistoj.[6]
En marto 1937, kiel ĉefo de la Alta Stabanaro, li ideigis novan strategion por ataki ĉu al Bilbao, Teruelo, Zaragozo aŭ Ekstremaduro) anstataŭ defendi, sed tiuj atakoj malsukcesis, spite la taŭgan preparadon. En oktobro li estis ascendita al rango de generalo. La nura agado iom sukcesa estis la batalo de Ebro el 25a de julio al 16a de novembro 1938, sed la dekomenca sukceso turniĝis en fina malsukceso post la perdo de miloj da homoj ambaŭflanke. En la komenco de 1939 li iom zorgis pri la paso de la armeo tra la landlimo al Francio el Katalunio.
Dum tri jaroj li kun sia familio loĝis en Argentino, kie li verkis artikolojn (ĵurnalismo), librojn kaj prelegis ĉefe pri miltoj, la hispana enlanda milito, la tiama Dua Mondmilito ktp. Li aktivulis en la etoso de la hispanaj ekzilitoj. El 1943 al 1945 li iĝis en Bolivio profesoro pri militscienco. Komence de 1957 li revenis en Hispanion. Post la reveno, li estis juĝita kaj kondamnita al prizono porviva, sed tio estis suspendita. Tamen li kaj lia familio ne povis fari normalan vivon. Lia libro pri la milito devis esti eldonita eksterlande fare de Mondadori kaj aliaj verkoj restis nefinitaj.