Viktor Andrijoviĉ Kravĉenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1905 en Dnipro |
Morto | 25-an de februaro 1966 (60-jaraĝa) en Manhatano |
Lingvoj | rusa • angla |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Dnepra Ŝtata Teknika Universitato |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto militisto verkisto inĝeniero |
Viktor Andrijoviĉ Kravĉenko, originale Ві́ктор Андрі́йович Кра́вченко (n. la 11-an de oktobro 1905, m. la 25-an de februaro1966) estis ukraina inĝeniero, sovetia ŝtatoficisto, kiu akiris politikan azilon en Usono kaj kiu atingis internacian famon danke al polemika proceso de francaj komunistoj, kiun li venkis.
Li estas ankaŭ aŭtoro de memuaroj pri la vivo en Sovetunio, en kiuj li priskribis subpremojn kaj la holodomoron.
Lia libro "I choose freedom" (Mi elektis lliberecon), en 1946 originala eldonita en la angla, fariĝis monda furorlibro tradukita al deko da lingvoj, en kiu li priskribis la kolektivigon en la Stalina Sovetunio, la gulagajn tendarojn kaj la kunlaboron de la registaroj de Stalino kaj Hitlero, same kiel la Holodomoro. Stalin ordonis la "ekstermon de la kulakoj kiel klaso", kaj Kravĉenko vidis per siaj propraj okuloj kiel la politiko estis efektivigita. Dum ĉi tiu misio, Kravĉenko ankaŭ venis por la unua fojo en la ungegoj de la sekureca servo NKVD. Kiel juna viro, Kravĉenko frekventis agrikulturan lernejon, kaj li ekkomprenis ke unu el la problemoj estis ke homoj malsatas tiom multe ke ili ne povas rikolti la kultivaĵojn.
La libro daŭre estas populara. Ĝi estis represita multfoje, eĉ jardekoj post la unua publikigo, almenaŭ en 1988 kaj 2007.
Tradukoj ekzistas en jenaj lingvoj: