'Viktorin Strigel (1524-1569)' | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de decembro 1524 en Kaufbeuren, Germanio | ||||
Morto | 26-an de junio 1569 (44-jaraĝa) en Hajdelbergo, Germanio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | vd | ||||
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Erfurto Universitato de Jena Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo universitata instruisto ![]() | ||||
Aktiva en | Heidelberg • Leipzig vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Viktorin STRIGEL (naskiĝinta la 26-a de decembro 1524 en Kaufbeuren, mortinta la 26-a de junio 1569 en Heidelberg estis germana teologo.
Komence li estis studanto ĉe la universitato de Freiburg im Breisgau kaj frekventis la prelegojn de la katolika humanisto kaj aristotelano Johann Zink. Poste li studis en Wittenberg kaj estis disĉiplo de Filipo Melanktono. En 1548 li iĝis profesoro pri teologio en Jena - kie li konfliktis kun Matthias Flacius; jam antaŭe li estis preleginta ĉe la universitato de Erfurto. Ĉar li implikiĝis en la t.n. sinergia kverelo (demando, ĉu la homo devas aktive kunlabori por esti salvita au ne), li iris al Leipzig, kie li profesoriĝis en 1563.
En 1567, kiam li estis en Heidelberg, li konvertiĝis al kalvinismo.