Guillaume Budé (1468-1540) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() humanista Francicus
| |||||
Persona informo | |||||
Guillaume Budé | |||||
Naskiĝo | 26-a de januaro 1468 en Parizo, ![]() | ||||
Morto | 23-a de aŭgusto 1540 en Parizo, ![]() | ||||
Lingvoj | latina • meza franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Orleano, Reĝa Kolegio de Francio | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Budé family vd | ||||
Patro | Jean Budé (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Louis Budé (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Roberte Le Lyeur (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Dreux Budé (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Jean Budé (en) ![]() Nicolas de la Chesnaye the Younger (en) ![]() Jean Courtin (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bibliotekisto numismatikisto presisto filozofo tradukisto klasikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Filologio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | George Hermonymus • Janus Lascaris vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Guillaume Budé (1468-1540) (* Parizo, en la 26-a de januaro 1468 - Parizo, en la 23-a de aŭgusto 1540) estis franca filologo, helenisto, humanisto, diplomato kaj bibliotekisto de Francisko la 1-a. Li estis filo de Jean Budé (1425-1501)[1], bibliofilo kaj konsilisto de la reĝo Ludoviko la 11-a. Li studis Juron en la Universitato de Orléans. Malgraŭ ke li havis malŝpareman kaj mallaboreman vivon, je sia dudekkvarjaraĝo, li sentis subitan pasion por la studado, kaj rapide elvolviĝis, ĉefe rilate al la latinaj kaj grekaj idiomoj.
Li estis forte estimata de la reĝo Francisko la 1-a, kiu, kune kun Jean du Bellay[2] la episkopo de Narbono, konvinkis lin fondi la Trilingvan Kolegion[3], poste la Reĝan Kolegion de Francio, kaj la bibliotekon de Fontainebleau, kiu estonte translokiĝis al Parizo kaj originigis la Nacian Bibliotekon. Li ankaŭ persvadis la reĝon pri malhelpado de presado en Francio, ĉar la reĝo jam estis avertita de Sorbono en 1533. La reĝo Ludoviko la 12-a sendis lin kiel ambasadoron ĉe la papo Leono la 10-a, kaj en 1522 li estis nomumita prokuroro de la reĝo kaj plurfoje oficis kiel ceremoniestro (prévôt des marchands). Pro lia alta erudicio, Erasmo kromnomis lin la "mirindaĵo de Francio".