Vilém Mathesius | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1882 en Pardubice |
Morto | 12-an de aprilo 1945 (62-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa • germana |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | lingvisto instruisto literaturhistoriisto tradukisto verkisto universitata instruisto bohemisto |
Vilém Mathesius (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1882 en Pardubice – mortis la 12-an de aprilo 1945 en Prago) estis ĉeĥa lingvisto kaj literatura historiisto, kunfondinto kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Praga Lingvistika Rondo kaj fondinto de la ĉeĥa anglistiko. Lia kuzo estis tradukisto Bohumil Mathesius.
Li estis dua filo de gantisto Bedřich Mathesius kaj patrino Eva, fraŭline Wenigová en Pardubice. Post abiturientiĝo en gimnazio de Kolín li studis en filozofia fakultato de Karola universitato en Prago. Li suferis pro okulmalsano kaj tuberkulozo.
Vilém Mathesius en 1912 iĝis la unua profesoro de anglistiko ĉe Karola Universitato . En 1926 li partoprenis ĉe fondo de Praga Lingvistika Rondo. Li estis reprezentanto de ĉeĥa struktura lingvistiko.
Li okupiĝis precipe pri anglaj kaj ĉeĥaj gramatiko, stilistiko kaj fonologio kaj pri ĝenerala lingvistiko.