Virginia Satir | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1916 en Neillsville |
Morto | 10-an de septembro 1988 (72-jaraĝa) en Kalifornio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Viskonsino-Milvokio Nordokcidenta Universitato Wisconsin State College of Milwaukee (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | social and health care assistant (en) ![]() instruisto socia laboristo psikoterapiisto verkisto Structural family therapy (en) ![]() ![]() |
TTT | |
Retejo | https://satirglobal.org |
Virginia SATIR (26a de Junio 1916 – 10a de Septembro 1988) estis usona verkisto kaj psikoterapiisto,[1] agnoskita pro sia alproksimiĝo al la familia terapio. Ŝia pionira verkaro en la fako de familirekonstrua terapio honoris ŝin per la titolo[1] "Patrino de Familiterapio".[2][3] Ŝiaj plej bone konataj libroj estas Conjoint Family Therapy, 1964, Peoplemaking, 1972, kaj The New Peoplemaking, 1988.
Ŝi estas konata ankaŭ pro la kreado de la Ŝanĝoproceza Modelo Virginia Satir, psikologia modelo disvolvigita tra klinikaj studoj. Ŝanĝadministraj kaj organizaj guruoj de la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj akceptis tiun modelon difini kiel ŝanĝoj efikas super organizoj.[4][5][6][7]