Vizslás | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3128 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 157 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 3′ N, 19° 49′ O (mapo)48.0492219.82017Koordinatoj: 48° 3′ N, 19° 49′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 232 m [+] | ||
Areo | 10,15 km² (1 015 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vizslás [+] | |||
Vizslás [viĵlAŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Salgótarján.
Vizslás situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Salgótarján troviĝas 7, Bátonyterenye 8, Slovakio 17, Budapeŝto 100 km-ojn.
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1242. Tiam pro la tataroj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1456 ĝi estis neloĝata pro la turkoj. Vizslás rehomiĝis nur depost la turka erao. Inter 1923-1968 minejo pri karbo funkciis. En 1959 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kafejeto.