Vizsoly (viĵoj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.
La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Szerencs-Hidasnémeti. Aere Encs troviĝas 12, Abaújszántó 15, Szerencs 30, Miskolc voje 55 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1215 en formo "Vislu". En 1590 tie oni presis hungaran eldonon de Biblio.
En Vizsoly naskiĝis ceramikisto Lipót Ács.