Višňová (distrikto Liberec)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Višňová
Koordinatoj: 50° 58′ 00″ N 15° 01′ 30″ O / 50.96667 °N, 15.02500 °O / 50.96667; 15.02500 (mapo)
Višňová
germane Weigsdorf
municipo
Trabfakaj domoj en Višňová - loka popola germana arkitekturo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Višňová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Frýdlant
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Fridlanta montetaro
Najbaras kun Wigancice Źytawskie Pollando
Rivero Smědá
Situo Višňová
 - alteco 228 m s. m.
 - koordinatoj 50° 58′ 00″ N 15° 01′ 30″ O / 50.96667 °N, 15.02500 °O / 50.96667; 15.02500 (mapo)
Areo 30,25 km² (3 025 ha)
Loĝantaro 1 350 (2024)
Denseco 44,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1334
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 464 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564494
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 9
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Višňová (Liberec District)
Retpaĝo: www.ob-vis.net
Portalo pri Ĉeĥio

Višňová (germane Weigsdorf) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. En la municipo vivas 1 350 loĝantoj (2024). Ĝi situas en apudrivera ebenaĵo de rivero Smědá apud ĉeĥa-pola ŝtatlimo. Tra teritorio de la municipo plu trafluas rojo Pertoltický potok.

Ĝi situas sur fervojlinio el Frýdlant ĝis Černousy, sur kiu estas establita fervoja stacio Višňová. En domaro Andělka estas limpasejo en polan municipon Lutogniewice (traveturebla ankaŭ per personaŭto), en municipo Višňová estas turista pasejo ĝis Wigancice Źytawskie.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pertoltice, Kunratice, Černousy, Bulovka, Frýdlant, Bogatynia, Kostrzyna kaj Lower Silesian Voivodeship.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1334. Nomigo el devena Wicgnandisdorf ŝanĝiĝis en Weigsdorf, kiun oni uzis ĝis la jaro 1948. La municipo historie dividiĝis en tri partojn: Horní Višňová, apartenanta al zawidówa senjorujo, Střední Višňová, apartenanta al Zittau kaj Dolní Višňová, apartenanta al senjorujo frýdlanta, dum kio la paso de la limo inter Bohemio kaj Supra Luzacio ĉi tie estis same komplika, kiel okaze de eksaj ŝtatlimoj en Oldřichov na Hranicích.

Tiu ĉi divido estis nuligita en la jaro 1848 dum reguligo de landaj limoj. Tiel estiĝis du municipoj: la bohemia kaj la saksia. La saksia parto de tiama Višňová situas hodiaŭ en Pollando kaj ĝi nomiĝas Wigancice Żytawskie.

Ĝis la 1-a de septembro 1990 estis konsisto de Višňová ankaŭ Černousy, kiu ekde tiu dato memstariĝis.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 000
18802 906
18902 808
19002 816
19102 940
19213 029
JaroLoĝantoj
19303 106
19501 861
19611 743
19701 662
19801 543
19911 346
JaroLoĝantoj
20011 338
20141 323
20161 349
20171 336
20181 332
20191 331
JaroLoĝantoj
20201 341
20211 288
20221 353
20231 370
20241 350

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]