- Eble vi serĉas Vnarovy.
Vnorovy (antaŭe kaj ĝis nun dialekte Znorovy aŭ Znorov, germane Wnorau) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 4 km sudokcidente de Veselí nad Moravou sur maldekstra bordo de rivero Moravo. Vivas ĉi tie 2 924 loĝantoj (2024). La municipo dividiĝas en du partojn, la propran Vnorovy kaj vilaĝon Lidéřovice. Tra Vnorovy kondukas la tn. Kanalo de Baťa.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Strážnice, Kněždub, Kozojídky, Žeraviny, Veselí nad Moravou kaj Bzenec.
La nuntempa municipo estiĝis en la jaro 1960 per unuigo de du memstaraj municipoj Vnorovy kaj Lidéřovice. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el falsaĵo kun enjarigo 1249, sed estiĝinta en la jaroj 1267–1275.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 213 |
---|
1880 | 2 637 |
---|
1890 | 2 701 |
---|
1900 | 2 951 |
---|
1910 | 3 179 |
---|
1921 | 2 992 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 789 |
---|
1950 | 2 630 |
---|
1961 | 3 003 |
---|
1970 | 2 987 |
---|
1980 | 3 035 |
---|
1991 | 3 102 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 082 |
---|
2014 | 3 030 |
---|
2016 | 3 028 |
---|
2017 | 3 037 |
---|
2018 | 3 017 |
---|
2019 | 3 016 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 003 |
---|
2021 | 2 819 |
---|
2022 | 2 931 |
---|
2023 | 2 952 |
---|
2024 | 2 924 |
---|
- plastikaĵo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1747
- Preĝejo de sankta Elizabeto el la jaro 1909
- Naskodomo de Marie Kudeříková
- Statuaro de La plej sankta Triunuo el la jaro 1745
- Marie Kudeříková (1921–1943), studentino ekzekutita fare de naziistoj pro rezistmovada agado
-
Naskodomo de Marie Kudeříková
-
Lernejo, naskoloko de poeto Jan Skácel
-
Statuaro de La plej sankta Triunuuo el la jaro 1745
-
Stacidometo
Partoj de municipo Vnorovy (2) |
---|
|
|