Vortová

Koordinatoj: 49° 41′ 56″ N 15° 56′ 20″ O / 49.69889 °N, 15.93889 °O / 49.69889; 15.93889 (mapo)
Vortová
municipo
Vortová, malantaŭ rojo
Blazono
Oficiala nomo: Vortová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro, Fera montaro
Rivero Vortovský potok
Situo Vortová
 - alteco 612 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 56″ N 15° 56′ 20″ O / 49.69889 °N, 15.93889 °O / 49.69889; 15.93889 (mapo)
Areo 12,14 km² (1 214 ha)
Loĝantaro 228 (2024)
Denseco 18,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1548
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572527
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vortová
Retpaĝo: www.vortova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vortová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, en fonta regiono de rivero Chrudimka, 7 km sude de urbo Hlinsko, ĉe neĉefa ŝoseo inter Hlinsko kaj Herálec. Vivas ĉi tie 228 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Hamry, Kameničky, Studnice, Chlumětín kaj Herálec (distrikto Žďár nad Sázavou).

La vilaĝo situas en pentrinda valo de malgranda rivereto, ĉirkaŭigita de grandaj arbaroj. Legendo pri ekesto de la vilaĝo rakontas, ke el monaĥejo konkerita kaj forbruligata de husanoj fuĝis unu el la monaĥoj en arbarojn rande de la sinjorejo kaj post iu tempo fondis tie domaron nomatan Ortova. Proksime de ĝi situas tri montaraj fiŝlagoj nomataj Zlámanec, Návesník kaj Utopenec. Tiujn, aŭ almenaŭ unu el ili, verŝajne fondis posedanto de sinjorejo de Rychmburk Jiřík, filo de Jakub el Kroměšín inter la jaroj 1426 - 1433. La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en raporto de direktora oficejo en Chrast el la jaro 1543. Tiutempe estis onidire en la domaro nur muelejo n-ro 1 kaj vilaĝestrejo n-ro 2. En la jaro 1656 estis en Vortová sinjora segejo kaj gastejo n-ro 3. Disvolvo de la vilaĝo ne estis sukcesa pro tio, ke la sinjoroj postulis de subuloj multe da servuta laboro kaj pro tio multaj homoj fuĝadis el la sinjorejo en Moravion, kie la vivkondiĉoj estis pli mildaj. En la 16-a jarcento laboris en Vortová vitrofarejo, kiun oni povas trovi sur mapo de Johano Amoso Komenio el la jaro 1627. En la jaro 1732 konstruis Josef Sewald, posedanto de bienego en Vejvanovice, en Vortová vitrofarejon, kiu laboris ĝis la jaro 1762, kiam Sewald formigris al Aŭstrio.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869534
1880514
1890511
1900485
1910513
1921489
JaroLoĝantoj
1930577
1950411
1961451
1970390
1980330
1991274
JaroLoĝantoj
2001255
2014250
2016248
2017243
2018235
2019232
JaroLoĝantoj
2020226
2021222
2022226
2023235
2024228

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kapelo de Sankta Maria, pseŭdoromanika el la jaro 1882. Sur la altaro estas bildo el la jaro 1800.

En la jaro 1905 episkopo Doubrava el Hradec Králové konstruigis en arbaro proksime de Vortová historiigan forstejon laŭ planoj de fama arĥitekto Josef Fanta el Prago.

Al la municipa komunumo Vortová apartenas ankaŭ vilaĝeto Lhoty, kiu situas sur monteto oriente de Vortová.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]