Vratimov (germane Rattimau, pole Racimów) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Ostrava-urbo en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 7 360 loĝantoj (2024). Karakteron de la urbo en pasoj de jarcentoj tre ŝanĝiĝis. Principan ŝanĝon alportis konstruado de fabriko por celulozo en la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento kaj evoluo de industrio en Ostrava. Vratimov apartenas al regionoj, kiuj estas forte trafitaj per negativaj efikoj de industrio por la pejzaĝo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedliště, Václavovice, Šenov, Ostrava kaj Řepiště.
La nuntempa Vratimov apartenas per sia areo 14,2 km² al meze grandaj municipoj en distrikto Ostrava-urbo. Per la situo la urbo apartenas en Ostravan basenon kaj ĝi etendiĝas sur ambaŭ flankoj de historia landa limo de Moravio kaj Silezio. Plimulto de la urbo situas en Silezio, sed malpli granda okcidenta parto de la katastro inkluzive de parto de konstruareo situas en Moravio. La teritorio eblas karakterizi kiel platan montetaron, kiu en la okcidenta parto ĉirkaŭ rivero Ostravice atingas plej malmulte situantaj lokoj 236 m s. m.
Vratimov estiĝis en tempo de koloniigo de Teŝinio en la dua dono de la 13-a jarcento. Ĝia fondo koneksas kun koloniiga agado de feŭdo Jana Barut, devenanta el malnova nobela familio de Barutidoj, devene el Luzacio.
La unua skribmencio pri Vratimov estas el la jaro 1305. La urbo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 398 |
---|
1880 | 1 747 |
---|
1890 | 2 236 |
---|
1900 | 2 951 |
---|
1910 | 3 318 |
---|
1921 | 3 227 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 785 |
---|
1950 | 3 478 |
---|
1961 | 7 338 |
---|
1970 | 7 721 |
---|
1980 | 7 706 |
---|
1991 | 6 791 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 6 456 |
---|
2014 | 7 062 |
---|
2016 | 7 193 |
---|
2017 | 7 242 |
---|
2018 | 7 253 |
---|
2019 | 7 297 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 7 293 |
---|
2021 | 7 261 |
---|
2022 | 7 276 |
---|
2023 | 7 336 |
---|
2024 | 7 360 |
---|
Transportan priservon certigas per aŭtobusoj Transporta entrepreno Ostrava kaj per trajnoj České dráhy. La ĉirkaŭaĵo de rivero Ostravice estas abunde eluzata al refreŝigado, nome de civitanoj el vasta ĉirkaŭaĵo.
-
Vratimov
-
Vratimov
-
Vratimov
-
Vratimov, monumento
Partoj de urbo Vratimov (2) |
---|
|
|