Vrbové | ||
hungare: Verbó | ||
urbo | ||
Urba centro en Vrbové
| ||
|
||
Oficiala nomo: Vrbové | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Piešťany | |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo | |
Parto de | Považie | |
Riveroj | Holeška, Cintorínsky potok, Šípkovec | |
Situo | Vrbové | |
- alteco | 188 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 37′ 12″ N 17° 43′ 25″ O / 48.62000 °N, 17.72361 °O (mapo) | |
Areo | 13,97 km² (1 397 ha) | |
Loĝantaro | 6 249 (2002) | |
Denseco | 447,32 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1113 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 922 03 | |
Telefona antaŭkodo | +421-33 | |
Aŭtokodoj | PN | |
NUTS | 507750 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Vrbové | ||
Retpaĝo: www.vrbove.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Vrbové, hungare Verbó estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.
Vrbove situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el urbo Piešťany, kiu troviĝas 10 km de tie ĉi. Helpe de digo oni faris artefaritan lagon ĉe la rojo.
La unua mencio devenis el 1113. Ĝi iĝis kampurbo en la 14-a jarcento. Gotika preĝejo konstruiĝis en 1397. La turkoj en 1599 detruis la urbon. En la 18-a jarcento judoj alvenis, sinagogo konstruiĝis en 1883. En 1910 en la vilaĝo loĝis 4808 da loĝantoj (3711 slovakoj, 727 germanoj, 345 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nové Mesto nad Váhom. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥo-Slovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en la urbo 6 249 da homoj, (6171 slovakoj).