Vápenný Podol | |||
municipo | |||
Centro de la municipo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vápenný Podol | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Heřmanův Městec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Vápenný Podol | ||
- alteco | 477 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 21″ N 15° 40′ 00″ O / 49.88917 °N, 15.66667 °O (mapo) | ||
Areo | 9,13 km² (913 ha) | ||
Loĝantaro | 293 (2024) | ||
Denseco | 32,09 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1513 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 03 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572454 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vápenný Podol | |||
Retpaĝo: www.vapennypodol.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Vápenný Podol situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en norda deklivo de montareto Železné hory, 8 km sude de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la ŝoseo n-ro 341 inter Heřmanův Městec kaj Seč. Vivas ĉi tie 293 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bojanov, Seč, Prachovice, Kostelec u Heřmanova Městce, Morašice, Třemošnice kaj Úherčice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 768 |
1880 | 942 |
1890 | 859 |
1900 | 810 |
1910 | 831 |
1921 | 808 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 713 |
1950 | 488 |
1961 | 431 |
1970 | 371 |
1980 | 279 |
1991 | 192 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 182 |
2011 | 224 |
2014 | 215 |
2016 | 228 |
2017 | 239 |
2018 | 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 299 |
2020 | 304 |
2021 | 311 |
2022 | 330 |
2023 | 331 |
2024 | 293 |
Ĉe piedo de monteto sudoriente de Vápenný Podol elteriĝadis forta kuraca fonto, kiun eluzadis malsanuloj jam de la jaro 1659, sed Otta von Greiffenklau konstruigis ĉi tie en la jaro 1802 banejan domon. Ĝi estas duetaĝa kun dektri fenestraj aksoj.
Per la akvo estis kuracataj:
La banejo estis nomata "Banejo de Sankta Venceslao" kaj estis tre fama.
Ankoraŭ pli famaj ol banejo estis kalkŝtonaj minejoj. Tiuj estis malfermataj apud Podol kaj Nutice, preskaŭ ĝis Cítkov kaj maldirekte apud Boukalka kaj Prachovice. Oni minis grizan kalkŝtonon kaj grajnan marmoron. Post konstruo de cement- kaj kalk-fabriko en Prachovice minado okazadas en granda minejo, kiu troviĝas inter Vápenný Podol kaj Prachovice. Malnovajn malgrandajn minejojn oni plenigis per kovraĵmaterio el la nova minejo.
Sub ŝutmontoj de kovraĵmaterio el la minejo estas du kavernoj - Páterova groto kaj Podolská groto. Ili enhavas galeriojn, kavernojn kun lagetoj kaj gutŝtonoj. Ili ne estas publike alireblaj, ĉar tie trovis sian trankvilan restadejon, aparte vintran, ses specioj de peropterikoj, prefere rinolofo malgranda (Rhinolophus hipposideros) kaj mioto brovoza (Myotis emarginatus).
Origine estis en Vápenný Podol kapelo, kiun en la jaro 1716 konstruigis Jan Josef Špork. El ĝi en la jaro 1788 estis rekonstruita malfrubaroka preĝejo de Sankta Venceslao. En la jaro 1874 estis rekonstruita ĝia turo kaj instalita horloĝo. En la jaro 1892 estis konstruita nova orgeno de fama orgenkonstruisto Petr el Prago. La preĝejo estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj sakristio en la akso, antaŭĉambro sur okcidenta flanko kaj kun turo super la ĉeffrontono. La antaŭan fasadon ornamas trilatera pinjono. La presbiterejo kaj navo havas platan plafonon. Preĝeja ekipaĵo estas plejparte novtempa. Sur altaro estas statuoj de Sanktaj Episkopoj. Valora estas ovala bildo de Adorkliniĝo de Tri Reĝoj, pentrita en stilo de P. Brandl.
Baza instruado en Vápenný Podol komencis en la jaro 1796 sub administrado de la eklezio kaj de la jaro 1869 sub administrado de la ŝtato. Origina lernejo havis nur unu klasĉambron kaj loĝejon de instruisto. En la jaro 1876 estis konstruita nova lernejo kun du klasĉambroj. Bedaŭrinde nun estas en la municipa komunumo malpli ol 15 infanoj kaj la lernejo estas de la jaro 1975 nuligita. Memortabulo sur estinta lernejo rememoras restadon de ĉeĥa poeto S. K. Neumann dum la dua mondmilito.
Pro altigo de produktado de kalkŝtono kaj kalko oni devis solvi ankaŭ transporton de ĝi. Por tio estis en la jaro 1882 konstruita fervojo el Přelouč al Vápenný Podol kun flanka traceo al Prachovice. Komence ordinara pasaĝertrajno veturis nur unu tage kaj vartrajnoj laŭ bezonoj kelkfoje en tagnokto. De la jaro 1978 restis nur linio al Prachovice, linio al Vápenný Podol estis nuligita.
|