Víctor Alba | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1916 en Barcelono | ||||
Morto | 10-an de marto 2003 (87-jaraĝa) en Sitges | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono ![]() | ||||
Partio | POUM ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto historiisto ĵurnalisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Víctor Alba, pseŭdonimo de Pere Pagès i Elies (Barcelono, 19a de januaro 1916 - Sant Pere de Ribes, Provinco Barcelono, 10a de marto 2003) estis hispan-kataluna verkisto, ĵurnalisto, politikisto (komunisto kontraŭstalinista), kaj universitata profesoro.
Li devenis de klera familio, nevo de karikaturisto Feliu Elias kaj onklo de intelektuloj Georgina Regàs, Xavier Regàs i Pagès, Oriol Regàs kaj Rosa Regàs. Li ekstudis juron en la Universitato de Barcelono. Tre juna li ekaktivis en politika ĵurnalismo. Aliĝinta al la maldekstra partio Bloque Obrero y Campesino (BOC), li venis al la Partido Obrero de Unificación Marxista (POUM) kiam la BOC konverĝis en tiu. Durante la Hispana Enlanda Milito, Víctor Alba estis la direktoro de La Batalla, organo de POUM. Dum la milito li ekkonis George Orwell. Post la Majaj Tagoj de Barcelono, en kiuj li partoprenis, tranĉee en la teatro Poliorama, estis arestita kun la ceteraj partiestroj, sed finfine li estis senkulpigita fare de la respublik-komunistaj aŭtoritatoj. Post la militfino, li estis enkarcerigita fare de la frankistaj aŭtoritatoj dum ses jaroj, unue en Alicante kaj, post naŭ monatoj de libero, en la karcero Modelo de Barcelono. Dume li verkis romanon protagonistigita de iu "Víctor Alba", kiu estis la pseŭdonimo kiun li adoptis ekde tiam.
Elprizonigita, li ekziliĝis en Francion, kie li kunlaboris kun Albert Camus en la revuo Combat kaj traduks poemon de Joan Maragall al la franca. En 1947 li ekziliĝis en Meksiko, kie li kunlaboris en diversaj publikaĵoj kaj startigis abundan literaturan produktadon, en hispana, franca, kataluna kaj angla. Poste, en 1957, li translokiĝis en Usonon, kie li instruis politiksciencojn en diversaj internaciaj institucioj kaj universitatoj. En la 1950-aj jaroj li abandonis sian partion POUM.
Ekde 1968, li revenis foje en Katalunion, kaj establiĝis en Hispanio definitive en 1970, sed plue instruis en la Kent State University ĝis emeritiĝo en 1974. Lia reveno estis komplika, ĉar la komunista Partit Socialista Unificat de Catalunya (PSUC), dominanta inter la tiama tiea maldekstreularo, akuzis lin senpruve kiel agenton de la CIA.
Li verkis pli ol cent verkojn, en diversaj lingvoj kaj ĝenroj (politika historio, romanoj, eseoj...):