La provinco Wadi Fira - arabe وادي فيرا - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. Fine de 2019 en la nuna provinco vivis 728 200 loĝantoj sur areo de 54 310 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 494 933 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Biltine. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Biltine, Dal Tama kaj Kobé.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|