Willy Cecile Johannes (Wim) Van de Velde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Willy Cecile Johannes Van de Velde | |||||
Naskiĝo | 29-a de aprilo 1937 en Antverpeno | ||||
Morto | 10-a de novembro 2008 en Antverpeno | ||||
Nacieco | flandra | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Wannes Van de Velde vd | ||||
Okupo | poeto komponisto tradukisto ludisto muzikisto kantaŭtoro gitaristo skulptisto vd | ||||
Laborkampo | Teatra arto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Sukcesis kiel |
| ||||
Artista nomo | Wannes Van de Velde | ||||
Reprezentaj verkoj | Ik wil deze nacht in de strate verdwale (1973) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Willy Cecile Johannes (Wim) VAN DE VELDE pli bone konata sub la nomo Wannes Van de Velde (naskiĝis la 29-an de aprilo 1937 en Antverpeno, mortis la 10-an de novembro 2008 samurbe) estis flandra kantisto, muzikisto, poeto kaj aktoro. Ĉefe li iĝis konata pro siaj kantoj en la antverpena. Lia plej fama estis Ik wil deze nacht in de strate verdwale (Mi volas perdiĝi en la stratoj ĉi-nokte).
Kvankam neniam li havis la oficialan titolon Urba poeto de Antverpeno, multaj konsideris lin tia. Kiel instruisto en la fama lernejo pri teatro Studio Herman Teirlinck, li inspiris multajn aktorojn kaj kabaredistojn de Flandrio kaj Nederlando.[1]
La antverpena kvartalo Klein-Antwerpen (Malgranda Antverpeno), kie li loĝis pli ol 30 jarojn, nomis lin honora loĝanto en 2006.