Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Westminster kaj Westminster (Kalifornio). |
Westminster | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Koloradio | ||
Kantono | kantonoj Adams kaj Jefferson | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 317 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 319 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 50′ N, 105° 2′ U (mapo)39.836111111111-105.03722222222 [+] | ||
Alto | 1 641 m [+] | ||
Areo | 88,19 km² | ||
Horzono | UTC-07:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Westminster, Colorado [+] | |||
Westminster, origine angle Westminster, Colorado estas urbego en Usono, en subŝtato Koloradio, en Kantono Adams (Koloradio) kaj Kantono Jefferson (Koloradio). Ĝi apartenas al urbaro de Denvero (Koloradio). Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 116 317 loĝantoj sur areo de 88,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 319 loĝantoj/km².
Westminster situas sur montaro en la meza landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato, en la okcidenta parto de la kantono. Arvada (Koloradio) troviĝas 8, Denvero 14 km.
En tiu loko oni trovis oron en 1858, tial alvenis homoj eĉ el Kalifornio. En 1870 konstanta domo konstruiĝis, pli frue nur kabanoj de indianoj situis tie. En 1881 oni konstruis fervojajn trakojn tra la areo. Baldaŭ la urbo estis nomita Harris, sed estis ankaŭ konata kiel Darell Parko. En 1891 oni komencis konstrui imponan kastelon ankaŭ nun videblan. Westminster urbiĝis en 1911 kaj tiam la urbo prenis la nomon Westminster honore al Westminster Universitato. La urbo evoluis kiel antaŭurbo de Denvero.
En Westminster la temperaturo averaĝe varias inter 0-17 °C. Jare pluvas iom pli, ol 400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (vintre ankaŭ neĝas).
Loĝantoj de Westminster uzas internacian flughavenon de la proksima Denvero, krome estas proksime ankaŭ alia flughaveno. En la urbego regionaj aŭtobusoj de Denvero liveras la pasaĝerojn.