Wettin estas eksa urba komunumo kaj ekde 2011 parto de nova, ampleksigita urbo Wettin-Löbejün en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia landoSaksio-Anhalto. La 31-an de decembro 2009 la tiam ankoraŭ sendependa komunumo havis 2355 loĝantojn - al la tiutempa teritorio ankaŭ apartenis la urbopartoj Dobis, Dößel, Mücheln, Schachtberg kaj Zaschwitz. La urbo ricevis sian nomon de samnoma burgo Wettin, kiu tronas super la urbokerno kaj donis sian nomon ankaŭ al la tie historie hejma nobela dinastio Wettin.