William Beaudine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1892 en Nov-Jorko |
Morto | 18-an de marto 1970 (78-jaraĝa) en Canoga Park |
Mortokialo | Rena malfunkcio |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Infano | William Beaudine, Jr (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmproduktoro scenaristo filmreĝisoro filmaktoro |
William Washington Beaudine (naskita la 15-an de januaro 1892, mortinta la 18-an de marto 1970) estis usona aktoro kaj reĝisoro. Li estis unu el la plej fekundaj reĝisoroj de Holivudo, prezentante filmojn en rimarkindaj nombroj kaj en multaj varioj da ĝenroj.
Naskita en Novjorko, Beaudine komencis sian karieron kiel aktoro en 1909 en la kinprodukta firmao American Mutoscope and Biograph Company. Li edziĝis al Marguerite Fleischer en 1914 kaj ili restis edziĝintaj ĝis lia morto. Ŝia fratino estis la patrino de infana aktoro Bobby Anderso'n. La frato de Beaudine estis la reĝisoro Harold Beaudine.
En 1915 li estis dungita kiel aktoro kaj reĝisoro de la kompanio Kalem. Li estis asistanto de reĝisoro D.W. Griffith pri The Birth of a Nation ("La naskiĝo de nacio") kaj Intolerance ("maltoleremo"). Kiam li havis 23 jarojn, Beaudine reĝisoris sian unuan mallongan filmon Almost a King ("preskaŭ reĝo") (1915). Li daŭre direktis mallongajn filmojn ekskluzive ĝis 1922, kiam li ŝanĝis siajn klopodojn al farado de plenlongaj filmoj.
Beaudine reĝisoris mutajn filmojn por Goldwyn Pictures (antaŭ ol ĝi fariĝis parto de Metro-Goldwyn-Mayer, MGM), Metro Pictures (ankaŭ antaŭ MGM), First National Pictures, Principal kaj Warner Brothers. En 1926 li faris Sparrows ("paseroj"), la historion de orfoj malliberigitaj en marĉa bieno ĉefroligita de Mary Pickford. Beaudine finfaris almenaŭ 30 mutajn filmojn antaŭ ol komenciĝis la sonkina epoko. Inter liaj unuaj sonfilmoj estis mallongaj komedioj de Mack Sennett; li faris almenaŭ unu filmon por Sennett dum kontrakte ligita aliloke, rezultigante lian adoptadon de la pseŭdonimo "William Crowley".
Li finfaris plurajn filmojn ĉiujare por Fox Films, Warner Brothers, Paramount kaj Universal Pictures. Lia plej fama filmo de la fruaj 1930-aj jaroj estas The Old-Fashioned Way, komedio pri malmodernaj spektaklaj homoj kun W. C. Fields.
Beaudine estis unu el kelkaj spertaj reĝisoroj (inkluzive de Raoul Walsh kaj Allan Dwan), kiuj estis alportitaj al Anglio de Holivudo en la 1930-aj jaroj por labori pri tio, kio estis en ĉiuj aliaj aspektoj tre britaj produktadoj. Beaudine reĝisoris kvar filmojn tie ĉefrolante Will Hay, inkluzive de Boys Will Be Boys ("knaboj restos knaboj", 1935) kaj Where There's a Will ("kie estas volo [...estas vojo]", 1936).
Beaudine revenis al Usono en 1937 kaj havis problemojn relabori en la ĉefaj studioj. Siatempe vaste konata kiel elstara reĝisoro de gravaj produktaĵdoj, Beaudine postulis altkvalitan salajron en la malfruaj 1920-aj jaroj kiujn Holivudo-produktantoj de la malfruaj 1930-aj jaroj ne volis pagi. Li laboris nelonge ĉe Warner Brothers, kun kiu li estis ligita en Britio, kaj poste atendis ofertojn laŭ siaj kondiĉoj. Ili neniam venis. Beaudine perdis multon el sia persona riĉaĵo pro sia propra kulpo (banko en kiu li aĉetis intereson malsukcesis, kaj granda parto de sia enspezo estis postulita de la brita registaro por impostoj).
En 1940 Jed Buell, publicisto fariĝinta kinproduktanto kontaktis Beaudine por reĝisori filmon de Buell. La salajro estis 500 usonaj dolaroj por unusemajna laboro. Beaudine sciis, ke se li akceptos ĉi tiun laboron, li ekde nun asociiĝos kun malaltaj buĝetaj filmoj kaj neniam plu povos postuli sian malnovan salajron, sed kun siaj ekonomiaj premoj Beaudine akceptis la taskon.
William Beaudine fariĝis specialisto de malaltbuĝetaj filmoj, forlasante siajn artajn ambiciojn favore al strikte komerca filmprezo, kaj rehavigante siajn financajn perdojn per granda laboro. Li faris dekojn da komedioj kaj melodramoj kun tiaj popularaj personecoj kiel Bela Lugosi, Ralph Byrd, Edmund Lowe kaj Jean Parker.
Beaudine ofte estis konfidita kun seriaj filmoj, inkluzive de la serioj Charlie Chan kaj The Bowery Boys (inter alie la filmo Blues Busters). Lia efikeco estis tiel konata, ke Walt Disney dungis lin por reĝisori iujn el liaj televidaj projektoj de la 1950-aj jaroj. Beaudine fariĝis eĉ pli okupata en televido, reĝisorante interalie dekojn da infanfilmaj epizodoj pri la hundo Lassie.
Liaj du lastaj plenlongaj filmoj, ambaŭ publikigitaj en 1966, estis la horora kaj vakera filmo Billy the Kid vs. Dracula kaj Jesse James Meets Frankenstein's Daughter ("Jesse James renkontas filinon de Frankenstein"). Antaŭ la fino de la jardeko li estis la plej maljuna laboranta profesiulo de la industrio, ekinte en 1909.
La filmarkivo de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj konservis tri filmojn reĝisoritajn de William Beaudine: Little Annie Rooney, Mom and Dad, kaj A Husband in Haste.[1]