Willy Fritsch | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1901 en Katowice |
Morto | 13-an de julio 1973 (72-jaraĝa) en Hamburgo |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Tombo | tombejo Ohlsdorf ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Dinah Grace (mul) ![]() ![]() |
Infano | Thomas Fritsch (mul) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenaristo dancisto kantisto ĝenra aktoro filmaktoro ![]() |
Wilhelm Egon Fritz FRITSCH (naskiĝinta la 27-a de januaro 1901 en Katowice, mortinta la 13-a de julio 1973 en Hamburgo) estis germana teatro- kaj kinoaktoro, populara ĉefrolulo kaj karakteraktoro de la mutfilmo-epoko ĝis la fruaj 1960-aj jaroj.
En 1912 la uzino de lia patro bankrltis kaj la familio translokiĝis Berlinon, kie Fritsch la Maljuna deĵoris ĉe la firmano Siemens-Schuckert. Willy Fritsch origine planis metilernadon kiel mekanikisto, sed baldaŭ laboris ĉe la teatrejo Großes Schauspielhaus.
De 1919 li ekzamenis la teatran lernejon de Max Reinhardt ĉe Deutsches Theater kie li debutis kun malgrandaj roloj, kaj faris sian karakterluddebuton en filmoj kiel apoga ludanto (1921: Miss Venus). Fritsch restis populara junula figuro en filmoj kaj la teatro, sed lia reala sukceso venis post estado parigita kun Lilian Harvey en 1928, kiam ili aperis regule kune en UFA -ilmoj kiel Der Kongreß tanzt de Erik Charell. Sekvis ĉiun jaron aliaj ĝis la elmigrado de Harvey en 1939.
Kvankam li aliĝis al NSDAP, Fritsch provis eviti rektan kontakton al nazia propagando -krom lia ludo en 1944 en la propaganda pilotfilmo Junge Adler kio ebligis la meton sur la t.n. Listo de difavoratoj. Li sukcesis postvivi la Hitleran epokon sen iu perdo de prestiĝo. Li daŭre aperis sur scenejo kaj en filmoj kiel Wenn der weiße Flieder wieder blüht flank-al-flanke de Romy Schneider. Lia lasta filmo faritis en 1964: Das hab' ich von Papa gelernt sub la reĝisorado de Axel von Ambesser, en kiu li aperis kune kun lia filo, aktoro Thomas Fritsch.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Willy Fritsch en la angla Vikipedio.