Witold Wilkosz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1891 en Krakovo | |
Morto | 31-an de marto 1941 (49-jaraĝa) en Krakovo | |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Jagelona Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | fizikisto filozofo matematikisto sciencovulgarigisto vd | |
Laborkampo | Matematiko, fiziko, filozofio kaj vulgarigo de scienco vd | |
Doktoreca konsilisto | Stanisław Zaremba vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Witold Wilkosz (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1891 en Krakovo, mortis la 31-an de marto 1941 samloke) estis pola matematikisto, fizikisto, lingvisto, filozofo kaj populariganto de scienco.
Witold Wilkosz naskiĝis en la familio de Jan Wilkosz, polisto kaj profesoro de gimnazio, kaj Józefa Vopalko. De la plej junaj jaroj distingiĝis per matematikaj kaj lingvaj kapabloj. Junaĝe amikiĝis kun matematikisto Stefan Banach. Antaŭ abiturientiĝo verkis artikolon pri ŝemidoscienco, pro kio ricevis de scienca societo Morgenländische Gesselchaft membrecon kaj stipendion, kiu permesis al li universitatajn studojn en Bejruto. Post kelkaj monatoj li revenis kaj ekstudis filologion en Jagelona Universitato. Post du jaroj ŝanĝis studdirekton al matematiko, kiun lernis en Krakovo kaj Torino. Doktoriĝis surbaze de disertaĵo pri la integralo de Henri Léon Lebesgue komencante laboron de lekciisto de matematiko en sia altlernejo. En 1920 habilitiĝis kaj en 1936 iĝis profesoro. Novembre 1939 estis arestita de germanoj dum ilia okupado de Pollando. Malkreskanta sano kaŭzis, ke li liberiĝis de malliberejo. Mortis pro pneŭmonito.