Władysław Czartoryski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Władysław Czartoryski | |||||
Naskiĝo | 3-an de julio 1828 en Varsovio | ||||
Morto | 23-an de junio 1894 (65-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Czartoryski vd | ||||
Patro | Adam Jerzy Czartoryski vd | ||||
Patrino | Anna Zofia Sapieha (en) vd | ||||
Gefratoj | Izabella Działyńska kaj Witold Czartoryski (en) vd | ||||
Edz(in)o | princino Marguerite Adélaïde de Orléans (1872–) María Amparo Muñoz, 1-a grafino de Vista Alegre (1855–) vd | ||||
Infanoj | Adam Ludwik Czartoryski (en) ( princino Marguerite Adélaïde de Orléans) Clementicek Czartoryski-Zagorski (en) ( ) Witold Kazimierz Czartoryski (en) ( princino Marguerite Adélaïde de Orléans) August Czartoryski (en) ( María Amparo Muñoz, 1-a grafino de Vista Alegre) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato artkolektanto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Krakovo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Princo Władysław CZARTORYSKI (naskiĝis la 3-an de julio 1828 en Varsovio, mortis la 23-an de junio 1894 en Boulogne-sur-Seine) estis politika aganto inter elmigrantaro, diplomatia sendito de Nacia Registaro ĉe registaroj de Francio, Anglio, Italio, Svedio kaj Turkio. Fondinto de la Muzeo de princoj Czartoryski en Krakovo. Prezidanto de Historia-Literatura Societo en Parizo, honora membro de Societo de la Amikoj de Scienco en Poznań. Post morto de sia patro iĝis gvidanto de politika partio Hôtel Lambert.
En 1870 la Princo Władysław Czartoryski decidis translokigi la familiajn artokolektojn al Krakovo, kien ili alvenis en 1876. Tio estis la ĝermo de la Muzeo Czartoryski.
Filo de Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia Sapieha. Blazono Pogoń Litewska, sinjoro super Klewań (Rivna provinco).
Marte 1855 edziĝis al Maria Amparo Muñoz (1834–1864), filino de la reĝino de Hispanio – Maria Kristina de Burbono kaj de ŝia dua edzo, princo Rianzarez. La nupto okazis apud Parizo. La paro estis gepatroj de Francisko Augusto, posta beatigito.
Januare 1872 edziĝis denove en Chantilly al Margerita Adelajda de Orléans, la filino de la princo de Nemours (Francilio). Ŝi estis nepino de la reĝo de Francio, Ludoviko-Filipo. La paro havis du filojn.