Zalabér

Zalabér
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8798
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 706  (2024) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 58′ N, 17° 2′ O (mapo)46.9736617.02958Koordinatoj: 46° 58′ N, 17° 2′ O (mapo) [+]
Areo 12,78 km² (1 278 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zalabér (Hungario)
Zalabér (Hungario)
DEC
Situo de Zalabér

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zalabér [+]
vdr

Zalabér [zalabe:r] estas malgranda banloko, feriejo kaj vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaszentgrót. La nomo signifas: Zala-salajro.

Blazono de Zalabér

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ Zala (rivero), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Celldömölk. Zalaszentgrót troviĝas 5, Zalaegerszeg 20 km-ojn.

La unua mencio devenis el 1247 en formo "Beer". En la 16-a jarcento el nobeldomo fortikaĵo formiĝis, kiun la turkoj ne povis okupi en 1644, sed la vilaĝo detruiĝis. Inter 1692-1848 la komunumo havis la rangon kampurbo, poste bazarejo. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas kuracejo, gastejo.

Zalabér estas naskiĝvilaĝo de la hungara kaj Esperanta beletristo Adalberto Huleŝ. Transdanubion - parton de la antikva Romio - oni nomis kaj nomas kelkfoje, poezie,(kiel parton de tuto) ankaŭ Panonio: tial Adalberto Huleŝ mem skribis: "Mi naskiĝis en "Panonia" vilaĝeto".

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Zalabér naskiĝis filologo József Huszti.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.