Zarza de Granadilla | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10710 | ||
Retpaĝaro | Municipo de Zarza de Granadilla | ||
Politiko | |||
Urbestro | Miguel Ángel González Paniagua (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 864 (2009) | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 14′ N, 6° 3′ U (mapo)40.238055555556-6.0475Koordinatoj: 40° 14′ N, 6° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 399 m [+] | ||
Areo | 134 km² (13 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Zarza de Granadilla (Rubusarbo de Granateto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Aktuale ĝi inkludis en sian teritorion la vilaĝon de Granadilla (Cáceres) (Historia-Arta Komplekso) kiu estis senloĝigita por la konstruo de la Akvobaraĵo Gabriel y Galán post 1965.
La loĝantoj nomiĝas zarzeños. La censita populacio en 2009 estis de 1.864 loĝantoj.
Zarza de Granadilla estas situa en la pleja norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 399 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed plej proksima urbo estas Plasencia je 32 km. La areo de ties teritorio estas de 134 km².
Ĝi situas inter la valoj de la rivero Alagón kaj de la rivero Ambroz (alfluanto de la unua menciita).
Agrikulturo (40%) kaj brutobredado (20%). La industrio kaj konstruado okupas 15% de la laborpopulacio, dum la resta 25% okupiĝas je Servoj.
La agrikulturo produktas ĉefe cerealojn kaj paŝtejojn, kun malgrandaj areoj de olivarbaro. Pri agrikulturo de irigacio, tabako kaj papriko samegale estas majoritataj kultivoj.