Zsigmond Széchenyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de januaro 1898 en Oradea | |
Morto | 24-an de aprilo 1967 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/1-1-69/70 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Count Viktor Széchényi (en) vd | |
Patrino | Karoline Gräfin von Ledebur-Wicheln (en) vd | |
Edz(in)o | Margit Hertelendy (en) (1959–) Stella Crowther (en) (1936–) vd | |
Infanoj | Count Peter Széchényi (en) ( Stella Crowther (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
SZÉCHENYI Zsigmond [se:ĉe:nji] estis hungara grafo, mondvojaĝanto, ĉasisto, verkisto naskiĝinta en Nagyvárad la 23-an de januaro 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de aprilo 1967.
La mezlernejon Zsigmond Széchenyi finis en Székesfehérvár kaj Budapeŝto (1915). Inter 1916–1918 en la unua mondmilito li plenumis taĉmentservon. Post tio li komencis lerni juron, sed ĉesis en 1919. Li konsideris kiel vivcelo sia la studadon de la naturo kaj bestmondo. En 1920/21 li studis en München, Stuttgart, poste en 1922/23 en Oxford kaj Cambridge por plibonigi sian lingviscion kaj plivastigi siajn bestsciencajn konojn. En 1927 li ekiris Sudanon, poste en Kenjon, Egiptujon, Tanganjikion, Ugandon, Libion. En 1935 li ĉasis en Alasko, en 1937 en Barato, poste denove en Egiptujo. Inter 1947 kaj 1950 li estis ĉasinpektoro de la Arbara Centro, en 1951 la kunlaboranto de Agrikultura Muzeo, kaj pli malfrue de la Biblioteko Helikon en Keszthely. En 1960 li partoprenis la ekspedicion de Orient-Afriko de naturscienca muzeo. En 1964 faris li kun sia edzino sian lastan, la naŭan vojaĝon en Afrikon, nome en Kenjon. Liaj libroj aperis en pluraj eldonoj en grandaj ekzempleroj, en multaj lingvoj.