Zsolt Hauber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1968 (56-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikproduktisto |
Zsolt Hauber [ĵolt haŭber], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hauber Zsolt estas hungara komponisto, sintezilisto.
Zsolt Hauber [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1968 en Kecskemét.
Zsolt Hauber frekventis muziklernejojn en Szolnok, Moskvo kaj Budapeŝto, poste gimnazion en Budapeŝto, fine faklernejon por kelneroj. Kiam li estis 14-jara, li fondis ŝlagrorkestron Bonanza Banzai kun Ákos Kovács. La orkestro funkciis ĝis 1994, li estis komponisto kaj sintezilisto. Li debutis per granda ŝlagro Induljon a banzáj en 1988. Depost ĉeso de lia unua orkestro li fondis pli novan ŝlagrorkestron. Ekde 1995 li komponas ankaŭ enkondukajn muzikojn por televidprogramoj. En 2008 li fondis propran muzikeldonejon, post 4 jaroj li edziĝis, iom poste filo naskiĝis.
Krom la ŝlagroj li komponas foje ankaŭ simfonian muzikon.