Árpád Degen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1866 en Bratislavo |
Morto | 30-an de marto 1934 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Loĝloko | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gusztáv Degen |
Okupo | |
Okupo | biologo kuracisto botanikisto universitata instruisto |
Árpád DEGEN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Degen Árpád (malofte Dégen Árpád) estis hungara kuracisto, botanikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1928). Lia patro estis Gusztáv Degen. Árpád Degen [1] naskiĝis la 31-an de marto 1866 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de marto 1934 en Budapeŝto.
Árpád Degen frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, dume jam tiam li okupiĝis pri plantoscienco. Li plulernis en universitato en Budapeŝto, poste li komencis sian kuracistan karieron. Post kelkaj jaroj ĝismorte li gvidis instituton esplorantajn semograjnojn. En 1897 li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto (en 1927 ankaŭ en Szeged). Krome li okupiĝis pri flaŭro de Hungario, Balkano. Li donacis sian kolektaĵon al Hungara Nacia Muzeo.