Öttevény (otevEnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr.
La komunumo situas inter Mosoni Duna kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno laŭ la fervojo kaj ĉefvojo Győr-Mosonmagyaróvár.
Dum la romianoj la loko estis sentinelejo. En 1683 turkoj detruas la vilaĝon, germanoj refondis ĝin. En 1899 okazis granda inundo.
La katolika preĝejo konstruiĝis en 1786, la luterana en 1929. Alia vidindaĵo estas kastelo de Földváry. Apud la vilaĝo estas fiŝista lago.