Újezd u Přelouče

Koordinatoj: 50° 06′ 07″ N 15° 29′ 41″ O / 50.10194 °N, 15.49472 °O / 50.10194; 15.49472 (mapo)
Újezd u Přelouče
municipo
Preĝejo de sankta Egidio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Újezd u Přelouče
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Situo Újezd u Přelouče
 - alteco 222 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 07″ N 15° 29′ 41″ O / 50.10194 °N, 15.49472 °O / 50.10194; 15.49472 (mapo)
Katastro 3,42 km² (342 ha) Újezd u Přelouče
Loĝantaro 236 (2024)
Denseco 69,01 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1299
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 16
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575909
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Újezd ​​u Přelouče
Retpaĝo: www.ujezduprelouce.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Újezd u Přelouče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 236 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klamoš, Přepychy, Strašov kaj Kladruby nad Labem.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869298
1880295
1890284
1900284
1910303
1921331
JaroLoĝantoj
1930325
1950236
1961265
1970241
1980230
1991198
JaroLoĝantoj
2001189
2014206
2016209
2017201
2018195
2019198
JaroLoĝantoj
2020218
2021233
2022234
2023239
2024236

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sankta Egidio en Újezd
Sonorilejo en Újezd

En la vilaĝo estas sur pli malnovaj fundamentoj baroka preĝejo de Sankta Egidio, konstruita en la jaro 1703 kaj rearanĝita fine de la 18-a jarcento. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambro sur okcidenta flanko. La fasado estas kronita per trieĝa voluta frontono, fenestroj estas volbitaj duoncirkle. La presbiterejo estas plafonita per kruca volbo, sakristio per barela volbo kaj navo per plata plafono sur fabionoj, la ĥorejo estas ligna.

Ekipaĵo estas baroka el la jaroj 1703 - 1707, la ĉefaltaro estas portala kun statuoj kaj bildo de Sankta Egidio, unu flankan altaron ornamas bildo de Kalvario kaj la duan bildo de Maria Magdalena.

Kampanilo

[redakti | redakti fonton]

Kampanilo apud la preĝejo estas baroka, ligna, prisma, tegmentita per ŝinda piramido.

Kapeleto en la vilaĝo sur vojkruciĝo estas el la fino de 18-a jarcento, niĉa kun dekora frontono kaj pilastroj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]