Újiráz [UjirAz] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Berettyóújfalu. Új signifas: nova, iráz ne havas sencon en la hungara.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Rapida Körös kun tapasejo, Komádi kaj Vésztő estas proksime. Berettyóújfalu troviĝas je 41, Hajdúszoboszló je 43, Debrecen je 77, Budapeŝto je 215 km-oj.
La tataroj neniigis la komunumon en 1598. En 1912 eklezio de Nagyvárad refondis la vilaĝon. La rumanoj okupis la vilaĝon en 1919.
Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo el la refondaj jaroj.