Újléta | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4288 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 042 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 28′ N, 21° 53′ O (mapo)47.46666666666721.883333333333Koordinatoj: 47° 28′ N, 21° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 30,41 km² (3 041 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Újléta (UjlEta) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Hajdúhadház.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Létavértes kaj Vámospércs estas proksime. Hajdúhadház troviĝas je 43, Debrecen je 28, Budapeŝto je 248 km-oj.
Dum la historio la loko apartenis al Létavértes, (iam Nagyléta), el tio disiĝis parto kaj fondiĝis setlejo en 1865. Ĝi ricevis la rangojn vilaĝo en 1882, grandvilaĝo en 1888. En 1919 la rumanoj okupis la komunumon.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo kun propra aŭtobuso, biblioteko, kulturdomo, poŝto, sanservo, restoracio.
Vizitindaĵoj estas la kalvinana preĝejo de 1892 kaj la vinokelo.