Újvárfalva estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. La loknomo signifas: vilaĝo de nova fortikaĵo.
Újvárfalva situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Kaposvár troviĝas 23, Marcali 25, Kadarkút 28 km-ojn.
En la 15-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis en tiu loko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1909, pli frue estis tie vilaĝetoj Korotna, Nadalos [nadaloŝ] kaj Vrácsik [vrAĉik]. Vilaĝservoj estas migra poŝto, 2 vendejoj, kuracejo, kuratoro (ĉiofaranto por la vilaĝanoj).