Sankta | |||||
Ĉado de Mercia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 634 en Northumbria | ||||
Morto | 2-an de marto 672 en Lichfield | ||||
Tombo | Katedralo de Lichfield vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Northumbria vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Cedd vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (664–) katolika sacerdoto teologo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 2-a de marto | ||||
abato de Lastingham | |||||
Dum | 664– | ||||
Antaŭulo | Cedd, lia frato | ||||
episkopo de Jorko | |||||
Dum | –669 | ||||
Antaŭulo | Wilfrid | ||||
Sekvanto | Wilfrid | ||||
episkopo sen diocezo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉado, angle Chad, (mortis la 2-an de marto 672) estis anglosaksa episkopo kaj sanktulo. Liaj fratoj Cedd, Cynibil kaj Caelin ankaŭ estis aktivaj ekleziuloj. Verŝajne ili devenas de nobela familio de Northumbria.
Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Chad studis sub Sankta Aidan ĉe Lindisfarne. Por daŭrigi siajn studojn, li iris al Irlando kune kun Sankta Egberto. Antaŭ 664 li revenis al Northumbria. Tiun jaron li sekvis sian fraton Cedd (kiu mortis pro pesto) kiel abato de Lastingham, North Yorkshire.
Li sekvis la kutimojn de la kelta, ne la roma, eklezio. Tamen Bede, kiu aprobis la romajn tradiciojn, admiris Chad pro lia pieco kaj simpla vivo.
Dum la longa foresto de Sankta Vilfrido (kiam estis nomumita episkopo de Jorko), Oswiu, reĝo de Northumbria, decidis ke la diocezo bezonis estron, kaj nomumis Chad. Tamen la konsekra rito ne akordis al la reguloj de la roma eklezio. Wilfrid revenis, kaj en 669 Teodoro de Tarso, la nova ĉefepiskopo de Canterbury, kredante ke Chad estis neĝuste konsekrita kiel episkopo de Jorko, senpostenigis lin. Tiel Wilfrid regajnis sian diocezon. Chad humile ne protestis, sed Teodoro, aŭdinte pri la pieco de Chad, permesis ke li restu episkopo - sen diocezo.
La saman jaron, Wulfhere, reĝo de Mercia, petis Teodoron sendi episkopon al lia regno. Teodoro elektis Chad, al kiu Wulfhere donis bienon ĉe Lichfield por monaĥejo. Chad venigis monaĥojn el Abatejo Lastingham. Chad rifuzis rajdi kaj piediris tra Mercia por misii kaj prediki. En 672 li mortis pro pesto, kaj entombiĝis en la abatejo preĝejo de Lichfield, kiu poste iĝis Katedralo Lichfield. Laŭdire, kiel multaj sanktuloj de la kelta eklezia tradicio, Chad antaŭsciis sian mortdaton. Li estis tuj honorata kiel sanktulo, kaj lia festotago estas la 2-a de marto, kiam li mortis.