Ĝanata Dal | |
---|---|
जनता दल | |
partio | |
Lando | Barato |
Fondiĝo | 1988 |
Dissolvo | 1999 |
Ideologio | popolismo, socialdemokratio |
Ĝanata Dal - hindie जनता दल - estis politika partio de Barato kiu estis formita pere de la arigo de sekcioj de la Ĝanata Partio, de Lok Dal, la Barata Nacia Kongreso (Jagjivan), kaj Jan Morcha unuigitaj la 11an de Oktobro 1988 en la naskiĝtago de Jayaprakash Narayan sub estreco de V. P. Singh.[1][2] De 1989 ĝis 1990 kaj de 1996 ĝis 1998 ĝi provizis la ĉefministron de Barato gvide de koalicia registaro. Ĝi estis dissolvita en 1999 - la membroj disiĝis en 11 novajn partiojn: unu el ili estas la partio Ĝanata Dal sekulara.
simbolo de la partio Ĝanata Dal estis nigra rado sur verda fono.