Ĝenaj Eksterteranoj | |
---|---|
Originala titolo | うる星やつら [Urusei Jacura] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | Sciencfikcio, romantika komedio |
Por kiu | Ŝōnen |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Takahaŝi Rumiko |
Publikiginto | Ŝogakukan |
Magazino | Ŝūkan Ŝōnen Sunday |
Aperdatoj | Septembro 1978 — Julio 1987 |
Volumoj | 34 |
Animeo (tv) Urusei Jacura (1981) | |
---|---|
Originala titolo | うる星やつら [Urusei Jacura] Tiuj Ĝenaj Eksterteranoj |
Reĝisoro(j) | Mamoru Oshii kaj Kazuo Yamazaki |
Studio(j) | Pierrot, Studio DEEN |
Televidaj retoj | Fuji Television |
Aperdatoj | 22a de februaro 1981 — 19a de marto 1986 |
Epizodoj | 195 |
Animeo (tv) Urusei Jacura (2022) | |
---|---|
Originala titolo | うる星やつら [Urusei Jacura] Tiuj Ĝenaj Eksterteranoj |
Reĝisoro(j) | Hideya Takahashi, Yasuhiro Kimura kaj Takahiro Komei |
Studio(j) | Pierrot, Studio DEEN |
Muziko | Masaru Yokoyama |
Televidaj retoj | Fuji Television |
Aperdatoj | 13a de oktobro 2022 |
Epizodoj | 52 |
Ĝenaj Eksterteranoj (japane うる星やつら [urusei jacura]; hepburne: Urusei Yatsura) estas mangao kaj animeo kreita de mangaisto Rumiko Takahaŝi (aŭtoro de Ranma ½ kaj Inujaŝa).
La mangao estis eldonita ĉiusemajne en la gazeto Shonen Sunday, de 1978 ĝis 1987. La unua animeo baziĝanta sur la mangao ekaperis en 1981 en televidkanalo Fuji Television. La dua animeo aperis en 2022.[1]
La protagonistoj de la mangao estas Ataru Moroboŝi, perversula licea studanto; kaj Lum, ekstertera invadanto, kiu sendube enamiĝas al Ataru.
Ekstertera raso konata kiel “Onio” alvenas al Tero celante invadi ĝin. Anstataŭ perforte ekregi la planedon, ili donas al homaro rajton batali por gajni posedon de la planedo en konkurso tre simila al tuŝludo.
La komputile elektita homa ludanto estas pigra, nebonŝanca, kaj akademie malsukcesa liceano nomata Ataru Moroboŝi. Dume, la ludanto de la Onioj estas la filino de la estro de la eksterteraj invadantoj, kies kornojn Ataru devos tuŝi antaŭ la limdato.
La reta studio Esperaĵo ekpublikigis en aprilo 2023 neoficialan Esperantan tradukon de la mangao.[2]