Őcsény (Oĉenj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Szekszárd.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Bátaszék. Szekszárd troviĝas 7 km-ojn for.
Pli frue romianoj, hunoj kaj avaroj vivis en Őcsény. Dum la turkoj la vilaĝo daŭre restis viva. En 1817 incendio okazis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de germanoj kaj ciganoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interretejo, kuracejo, infanokuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto, sportejo, hotelo, flughaveno por deltaplanoj.
En Őcsény naskiĝis István Bogár (kulturisto).