Řepiště estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Moraviasilezia regiono, en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi situas en duono de vojo inter urboj Ostrava kaj Frýdek-Místek sur dekstra plialtigita bordo de rivero Ostravice, ĉirkaŭigita per ringo de arbaroj. La vilaĝo devene nomiĝanta Barutov estis fondita fine de la 13-a jarcento en la tempo de koloniigo fare de luzaciaj soraboj. Areo de la vilaĝo estas 802 ha. En la vilaĝo vivas 1 896 loĝantoj (2024). Plimulto de produktivaj loĝantoj el la vilaĝo vojaĝas al laboro en la proksimaj urboj Ostrava, Vratimov aŭ Frýdek-Místek.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek, Sedliště, Vratimov kaj Paskov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1545.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 895 |
---|
1880 | 945 |
---|
1890 | 1 022 |
---|
1900 | 1 067 |
---|
1910 | 1 123 |
---|
1921 | 1 192 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 463 |
---|
1950 | 1 189 |
---|
1961 | 1 388 |
---|
1970 | 1 510 |
---|
1980 | 1 619 |
---|
1991 | 1 528 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 502 |
---|
2014 | 1 791 |
---|
2016 | 1 802 |
---|
2017 | 1 825 |
---|
2018 | 1 833 |
---|
2019 | 1 838 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 869 |
---|
2021 | 1 851 |
---|
2022 | 1 891 |
---|
2023 | 1 898 |
---|
2024 | 1 896 |
---|