Šelpice | |
hungare: Selpőc | |
municipo | |
Preĝejo en Šelpice
| |
|
|
Oficiala nomo: Šelpice | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Trnava |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Trnávka |
Situo | Šelpice |
- alteco | 164 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 26′ 00″ N 17° 32′ 00″ O / 48.43333 °N, 17.53333 °O (mapo) |
Areo | 10,170 km² (1 017 ha) |
Loĝantaro | 712 (29.12.2007) |
Denseco | 70,01 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1283 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 919 09 |
Telefona antaŭkodo | +421-33 |
Aŭtokodoj | TT |
NUTS | 556670 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Šelpice | |
Retpaĝo: www.selpice.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Šelpice (hungare Selpőc [ŝelpOc]) estas malgranda vilaĝeto en Slovakio.
Šelpice situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Senica-Trnava. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1249. En 1530 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Poste ankaŭ rifuĝintaj kroatoj alvenis. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a estiĝis slovaka rimo:
„Rákóczy, Bercsényi bol naš stric, – Hodivau na hodi do Selpic”. (Rákóczi, Bercsényi estis niaj fratoj, ili vizitis Selpic-on por kermeso).
En 1831 pro ĥolero 34 vilaĝanoj mortis. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis Selpicz. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Selpőc 550 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Trnava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Šelpice 554 homoj, (550 slovakoj).
Meze de Šelpice kondukis en pasinteco grava eŭropa vojo – Bohemia vojo, kiu estas identa kun nuna ĉefstrato.