Șibot | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Alkenyér hungare, Unterbrodsdorf germane | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 56′ N, 23° 20′ O (mapo)45.93527777777823.333888888889Koordinatoj: 45° 56′ N, 23° 20′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 250 m | |
Poŝtkodo | 517750 | |
Loĝantaro | 2 480 (2002; 1 317 en la vilaĝo) | |
Șibot [ŝibot] (hungare: Alkenyér, germane: Unter-Brodsdorf) estas komunumo en Rumanio okcidente de Sebeș (Alba), sur la maldekstra bordo de rivero Mureș. Administre apartenas al ĝi: Balomiru de Câmp, Băcăinţi kaj Sărăcsău. Al la du lastaj, aliflanke de la rivero, estas prama ligo.
En 1910 Alkenyér havis 1 116 loĝantojn (rumanoj), en 1956 1 299. Ĝia unua mencio estas el 1281.
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). La 13-an de oktobro 1479 proksime de la vilaĝo, en Kenyérmező, okazis la batalo inter la turkoj kaj transilvania militistaro kondukata de la vojevodo István Báthory, kiu dum la batalo vundiĝis sesfoje, sed li venkis. Laŭ la nuntempaj esploroj la turkoj perdis 5 000–6 000 kaj Báthory 3 000 homojn. En la batalo flanke de la vojevodo partoprenis sikuloj, rumanoj kaj saksoj.