Șona · Szépmező · Schönau | |
---|---|
![]() | |
Komunuma sidejo | |
komunumo en Rumanio | |
Lando | ![]() |
Distrikto | ![]() |
Alinome | Szépmező hungare, Schönau germane |
Komunumo | Lopadea Nouă |
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő |
Poŝtkodo | 517402 |
Șona [ŝona] (hungare: Szépmező, germane: Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo", alternative ankaŭ Schönen) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Blaj. Ĝi estas parto de la regiono Transilvanio kaj de la distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi la vilaĝetoj Alecuș, Biia, Lunca Târnavei, Sânmiclăuș kaj Valea Sasului.
La centra loĝloko en 1910 havis 1 430 loĝantojn (germanoj, malplimulte rumanoj, hungaroj), en 1992 979 (rumanoj, 4 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la tuta komunumo vivis 3 782 loĝantoj.
Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1313. Ĝi estis vilaĝo de la transilvaniaj saksoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).
|