(144898) 2004 VD17 | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (144898) 2004 VD17 |
Aliaj nomoj | 2004 VD17 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 7-a de novembro 2004 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
225,581 Gm (1,508 AU) 92,763 Gm (0,6201 AU) 358,400 Gm (2,396 AU) |
Discentreco | 0,5888 |
Meza anomaliangulo | 133,927° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 4,228° |
Periodo | 676,340 tagoj (1,852 jaro) |
Longitudo de suprenira nodo |
223,996° |
Argum. de periapsido | 90,974° |
Terdistanco - Minimuma |
0,2322 Gm (0,001552 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 580 m (supozita) |
Rotacia periodo | 0,140 tago (3,369 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,15 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 18,84 |
(144898) 2004 VD17 estas marsrenkonta terrenkonta kaj venusrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.
Ĝi estis malkovrita la 7-a de novembro 2004 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde observatorio de la Laboratorio Lincoln en la situejo de Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Ĝi estas en orbita resonanco 1:3 kun Venuso, kaj ĝia orbita periodo estas preskaŭ egala al tiu de Marso.
Ĝia discentra orbito krucas tiujn de Marso, de la Tero, kaj de Venuso kun malgranda orbita klineco. Ĝiaj ambaŭ nodoj estas danĝere proksimaj de la tera orbito.
De februaro ĝis majo 2006, ĝi estis ĉe la nivelo 2 de la Torina skalo, kiu mezuras la danĝeron de alfrapo al la Teron, kun ebleco de kolizio la 4-an de majo 2102. Novaj observoj montris ke la alfrapa danĝero estas nula, kaj ĝi estis malaltigita al la nivelo 0 en oktobro 2006.
Kun diametro supozita de 580 m kaj maso de 260 milionoj da tunoj,[1] se alfrapo okazus, ĝi kaŭzus eksplodon de 15 000 megatunoj, sufiĉe por detrui landon aŭ kontinenton.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (144001–145000) | Poste: |
---|---|---|
(144897) 2004 UX10 | (144898) 2004 VD17 | (144899) 2004 VX34 |