18996 Torasan | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 18996 Torasan |
Aliaj nomoj | 2000 RR53; 1978 YN1; 1988 RD9; 1999 NS51 |
Nomita laŭ | Kiyoshi Atsumi vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Kazuro Watanabe |
Dato de malkovro | 4-a de septembro 2000 |
Loko de malkovro | Sapporo (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
479,062 Gm (3,202 AU) 462,479 Gm (3,091 AU) 495,645 Gm (3,313 AU) |
Discentreco | 0,03462 |
Meza anomaliangulo | 127,516° |
Klinangulo | 20,492° |
Periodo | 2093,136 tagoj (5,731 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
241,189° |
Argum. de periapsido | 211,464° |
Terdistanco - Minimuma |
316,610 Gm (2,116 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 20,73 ± 1,5 km |
Rotacia periodo | 5,23281 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0714 ± 0,02 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 11,6 |
18996 Torasan estas malgranda malhela asteroido de la ekstera asteroida zono malkovrita la 4-an de septembro 2000 de la japana astronomo Kazuro Watanabe elde Sapporo sur la insulo Hokajdo (Japanio).
Kalkulita por la epoko 2457200.5 (27-a de junio 2015 TDB), ĝia orbita granda duonakso estis 3,2023296 astronomiaj unuoj, ĝi do orbitas ĉirkaŭ 348 500 km trans la konvencia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.
Ĝi estis nomita en memoro de la japana aktoro Acumi Kijoŝi (japane 渥美清, Atsumi Kiyoshi, 1928–1996), konata pro lia rolo en la filmo "Estas malfacile esti viro" (男はつらいよ) kaj ĉefe en la serio "Tora-san", kies 48 epizodoj estis filmitaj de 1969 ĝis 1995. La serio "Tora-san" ege furoris en Japanio kaj ricevis Nacian Honoran Premion en 1996.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (18001 - 19000) | Poste: |
---|---|---|
(18995) 2000 RF53 | 18996 Torasan | 18997 Mizrahi |